La unua celo de la Kalifornia Esperantista Kunularo estas la uzo de la lingvo Esperanto. Tial nia retejo, nia revuo, kaj niaj eventoj estas aŭ okazas en Esperanto, ĝenerale sen traduko al naciaj lingvoj. Ni aparte celas aktivan Esperanto-movadon en Kalifornio, sed bonvenigas la tutmondan esperantistaron partopreni kaj kunlabori kun ni.
Kiel unua paŝo al niaj celoj, ni prilaboras revuon, kies unuan numeron ni esperas eldoni en (senpaga) bita dokumento je la fino de 2025. Poste ĝi aperos neregule, sed espereble kelkfoje jare. Se vi volas helpi pri tio, ni bonvenigas artikolojn, eseojn, rakontojn, poemojn, aŭ leterojn al la redaktisto, kiujn vi rajtas sendi al ni retpoŝte ĉe jeremiah@jeremiahstoddard.com. Ĉio estu en Esperanto, sed ni preferas, ke ĝi ne estu pri Esperanto.
Ni esperas en la ne tre malproksima estonteco fari eventojn, ktp. Kalifornio iam estos unu el la plej esperantoplenaj regionoj de la mondo.